samedi 25 août 2012

Promenado de marmotoj


     Lastatempe mi ne skribis sur la blogon ĉar mi estis tre okupita.


    

     Unue miaj filo, bofilino kaj genepoj vizitis nin en nia vilaĝo Lanslevilard. Kune ni faris promenadojn kaj multe babilis pri liaj ferioj en Germanio. Se ili multe promenadis ili tamen ne estis preparitaj por marŝadoj en montaro. Do ni elektis la plej facilan promenadon en la ĉirkaŭaĵoj, nome la "promenado de marmotoj".
         Ni jam plurfoje faris tiun promenadon, interalie kun niaj japanaj amikinoj, sed niaj genepoj tre ŝatas tiun lokon ĉar ĉiam ili facile povas vidi kaj foti marmotojn. Kiel ĉiuj infanoj, tuj kiam ili ekvidas unun, ili tre malrapide, paŝon post paŝo provas alproksimiĝi kiel eble plej proksime de la besto. Kiam unu el la tri infanoj sukcesas alproksimiĝi malpli ol dek metroj antaŭ la fuĝo de la marmoto, li tre fieras!



      Aliaj bestoj estas videblaj kiuj ĉiam interesas scivolemajn infanojn. Oftas diversaj papilionoj sed pli maloftas raŭpoj. Tiu ĉi belega kaj rara raŭ̂po senatente transiris la padon antaŭ ni. 



     La vetero estis iom malpli bela ol la antaŭaj tagoj, kiam ni promenadis solaj. Kiam ni atingis pinton kiu superas la lagon de Monto Ceniso, el la itala flanko alvenis nuboj, feliĉe ne tre dikaj kaj precipe ne malvarmaj ( alteco de la lago: 1950 metroj; alteco de la loko kie Gigi fotis: 2340 metroj ).



       Estas kelkfoje iom angora troviĝi en nubo kiam ĝi dikiĝas kaj malpermesas vidi ion ajn ĉirkaŭ sin. Ĉi-foje tio okazis nur unu fojon dum nia restado sur la loko kie ni estis sidantaj por admiri la pejzaĝon.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire