mardi 14 août 2012

Montara festo


     


       Pasintan dimanĉon okazis Festo de la Montaro en vilaĝeto ne malproksime de Lanslevillard. 
     Ĉar la organizantoj estas singardemaj kaj la lokoj por parkadi aŭtojn estas tro malgrandaj kaj maloportunaj, senpagaj busoj estis disponeblaj la tutan tagon por iri kaj reveni al la festa loko. Ni enbusiĝis posttagmeze por spekti la diversajn okazaĵojn.



     Surloke ni tuj haltigis antaŭ viro kiu kirle movis ilon en granda ujo el brilanta kupro, plenplena el lakto. La kirlisto estis preparanta paston (miksaĵo de lakto en kiu oni aldonis fermentilon) por fari la faman fromaĝon Beaufort (Bofort'), specialaĵo de la valo Maurienne (Morieno).
     Dum la tuta hejtado la viro ĉiam devas kirli la miksaĵon ĝis kiam ĝi fariĝas iom pli malmola. Bedaŭrinde pro alia impresa okazaĵo, mi ne vidis la finon de la fromaĝfarado, kiam oni mergas reton sub la malmoleta pasto, kiam oni levas la tuton super la ujo por elgutigi ĝin kaj kiam oni metas ĝin en grandan rondforman muldilon el ligno.



     La impresa okazaĵo estis farita de speciala grupo de ĝendarmoj kies laboro estas sukuri en montaro la vunditajn alpistojn.
     Ili faris demonstron pri helikoptera vinĉlevado de vundita persono. Ĉiuj spektantoj aprezis la tre delikatan kaj precizan taskon de tiuj homoj kiuj fine ricevis la indajn aplaŭdojn de la spektantaro.



     Inter du demonstroj apartaj biciklantoj uzis diversmaniere sian biciklon sur pli malpli grandaj platformoj kaj stangoj.
       La spektaklo estis alloga !



     Ankaŭ tre interesis nin la demonstro de maljunaj kamparanoj pri la fojnado laŭ la malnova maniero, antaŭ ol aperis falĉmaŝinoj, fojnmaŝinoj kaj traktoroj.



     Falĉi, fojni, amasigi kaj transporti la valoran fojnon postulis tre malfacilan laboron kiam la deklivoj etas tiel gravaj. Urbanoj neniel kapablas imagi la tre malfacilan vivon de la montaranoj se ili neniam mem spertis aŭ vidis tiajn demonstrojn.






     Samepoke post la melkado de la bovinoj, ŝafinoj kaj kaprinoj, post la preparado de vespermanĝo,  post la zorgado de ĉio ajn en kaj ekster la domo ... , kardi kaj ŝpini la ŝaflanon estis la kutima vespera laboro de la montaraj virinoj. Malmultaj vilaĝaninoj ankoraŭ kapablas fari tion, eĉ por demonstro.
     Ni tre ŝatas tian feston, tre simplan sen ĉiuj bruemaj modernaĵoj ... Ni jam vizitis ĝin kaj ni denove ĝuos ĝian agrablan etoson.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire