mercredi 4 juillet 2012

Festa kunveno



     Mardon, la 26an de junio, nia asocio Herouville-Esperanto festis la finon de la lerneja jaro en nia domo en Colleville.
     23 personoj kuniĝis por trinki kaj manĝi. Tiuokaze ni estis pli nombraj ol kiam temas nur pri ordinara kurso aŭ kunveno sen ĉeesto de eksterlandano.
  




     Malgraŭ la malbela vetero kiu suferigis Normandion la antaŭajn tagojn, mi antaŭplanis ekstere kradrosti kolbasojn kaj porkaĵojn en la granda kaj taŭga fajrejo kiu staras en la malsupra korto antaŭ la garaĝo.
     Malfeliĉe, la 26an matene, pluvis ... Feliĉe mi ne anticipe aĉetis la tutan viandaĵon! Mi do rezignis pri la kradrostado.



    
      Mi sendis retmesaĝon al ĉiuj klubanoj por informi ilin pri la programŝanĝo. Vespere, en la domo ni trinkis aperitivon kaj ekkomencis manĝi kiam unu el la gastoj anoncis ke unue, ne pluvis, due, la temperaturo mildiĝis.
     Tiam, ĉiu unu post la alia portis sian seĝon, sian glason kaj sian teleron sur la terason antaŭ la domo. Tie ni daŭrigis la festenon, sen pluvo malgraŭ la tre grizaj nuboj kiuj minacis la manĝantojn.
 
 
     Tia festa kunveno ĉiam plezurigas ĉiujn klubanojn. Eĉ kelkaj eksklubanoj emas partopreni pro la agrabla etoso kaj la amikeco. Ili ĉiam estas bonvenaj.




                                                                                                                                                                    

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire