dimanche 17 juin 2012

Rozoj

    
     Ankoraŭ mi montras florojn! Dum la pasintaj jaroj, tiuj rozoj estis tre belaj, grandaj kaj tre nombraj.
Nia amikino R.S. verŝajne tre bone memoras la belecon de tiuj rozarboj! Ni faris belegajn fotojn antaŭ kelkaj jaroj apud tiuj rozoj.
     Bedaŭrinde ĉi jare la floroj estas malpli nombraj, malpli grandaj kaj eĉ prezentas makulojn sur la petaloj. Aĉa pluvema printempo !!!


       Tiujn aliajn rozojn  mi aparte ŝatas. Ili havas specialan rakonton.
     Kiam mortis mia patro, en 2007,  mia fratino kaj mi vendis la familian domon. En la ĝardeno kreskis tre maljunaj rozarboj. Mi ĉiam vidis ilin en la ĝardeno kaj de dek aŭ pli da jaroj, mi mem zorgis pri tiuj arbustoj ĉar mia maljuna patro ne plu povis fari tion en la supraj partoj (du el ili estis pli ol du metroj kaj duono altaj).
      Rapide la domo estis vendita. Kiam nenio restis en la domo, kiam mi lastan fojon rigardis ĉion en tiuj malĝojaj  malplenaj ĉambroj, mi triste staris en la ĝardeno.

 
     Tiam mia edzino proponis tranĉi kelkajn branĉetojn de tiu belega kreskaĵo. " Ni povas branĉoplanti ilin kaj, se ni havas ŝancon, ni havos idojn de via patra rozarbo!"
      Tiel ŝi faris kaj bonŝance la branĉoplantado sukcesis! Ni havas nun en nia ĝardeno du idojn. Ili jam unuafoje floradis pasintjare kaj ankoraŭfoje ĉi printempe. Ili estas malaltaj sed ĉiu povas imagi kiel grandaj ili estas en mia koro!


     Lastan rakonton pri rozoj: tiu arbusto estas donaco de du japaninoj kiuj vizitis nin antaŭ du jaroj. Esperanto bele vivas en nia ĝardeno dank'al niaj amikinoj.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire