vendredi 9 mars 2012

Nia loĝaŭto


     Hodiaŭ mi intencas paroli pri nia veturilo kiu samtempe estas nia moviĝema apartamento.
     Jam de longe, precipe dum la someraj ferioj, survoje kaj  kampadeje, oni  vidis ruldomojn  pli malpli grandajn. Pli komfortaj ol tendoj, tiuj ruldomoj tamen prezentas, miaopinie, kelkajn malavantaĝojn. Tiun dometon la ŝoforo devas tiri malantaŭ sia aŭto. Ne eblas uzi vojetojn iom mallarĝaj aŭ vojojn kun fortaj deklivoj. Parkadi ie ajn ankaŭ ne eblas. Ĝenerale posedantoj de ruldomoj la tutan ferian periodon en la sama loko kaj libere, sen ĝi malantaŭ la aŭto, povas viziti la elektitan regionon.


     Loĝaŭto kunigas aŭton kaj ruldomon. En la sama loko du funkcioj disponeblas: malantaŭ ni diru, ke staras la apartamento, antaŭe la ŝoforo havas sian lokon por komforta stirado. Estas pli facile sofori veturilon, plejofte inter ses kaj ok metrojn longan ol ruldomon malantaŭ aŭto. Grandan avantaĝon por tre moviĝemaj personoj: facile, rapide, translokiĝi de unu loko al alia.
 
   
     Sur la supra foto videblas, fronte, du fotelojn kaj ambaŭflanke remburitajn benkojn. Kvar personoj povas manĝi kune ĉirkaŭ la malgranda tablo. Tiun tablon mi povas malaltigi por fari plian liton por unu persono. Ĉiujn kusenojn mi devas uzi tiucele. Niaj genepoj tre ŝatas tranokti tie!
     La du fotelojn mi devas turni kiam ni veturas aliloken.
 
 
     Ĉe la tablo staras la "kuirejo" kun fridujo sub la gasfajroj. Supraj ŝrankoj disponeblas por ranĝi teleraron kaj proviantojn. Aliaj ŝrankoj por vestaĵoj superas la liton. Sub la lito granda kofrujo ricevas diversajn aĵojn: faldeblajn fotelojn, sitelon, elektan fadenon, ŝuojn, botojn...


     Apud la granda lito, tiu malgranda spaco estas ege necesa! Necesejo, lavejo kaj duŝejo estas kunigitaj. Ŝovpordo fermas tiun lokon.
       Ni tre tre ŝatas vojaĝi per tiu veturilo kiu estas, vi bone komprenis, pli ol simpla veturilo. Pri la uzado de tia veturilo ni povas paroli pri vivarto!
 
 
    ( Pardonon! Erare la unua foto alvenis kontaŭ mia volo!!! )

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire