dimanche 11 mars 2012

Ĉe la oceanbordo






     Hodiaŭ estas dimanĉo. Ne okazas la kuracado de Gigi.
     Ĉar la vetero estis bela, ni decidis iri ĝis la marbordo. Pli precize mi devus skribi oceanbordo. Ĉar tiu "maro" fakte estas Atlantika Oceano, grandega oceano kiu iras ĝis ambaŭ Amerikoj, la norda kaj la suda. Loĝantoj de tiu regiono ne ŝatas aŭdi turistojn paroli pri "maro"! Ŝajnas ke "oceano" pli felicigas iliajn orelojn.


     Tiu oceano el Dakso distancas nur 33 kilometrojn, se ni volas atingi la plej proksiman urbeton. En tiu regiono, la strandoj estas grandegaj kaj sovaĝaj. Somere oni diras ke multiĝas la turistoj sed tiuepoke la strandoj aspektas senhomaj. Nur kelkaj personoj promenadas




      Hodiaŭ la ondoj estis malfortaj sed ni jam vidis sur tiu ĉi strando pli grandajn ondojn. Sin bani en la oceano estas malpermesita, eĉ somere, eĉ kiam la ondoj estas malpli fortaj, pro danĝeraj fluoj kiuj forprenas la nesingardajn naĝantojn. 


     Antaŭ tre longe, eble kvardek kvin jaroj, kun niaj filoj, ni jam somerferiis en tiu regiono. Ni ne baniĝis kompreneble sed, tamen ni nudpiede paŝis en la akvo. Tiu akvo estis terure malvarma. Niaj dujaraĝaj filoj estis tre malfeliĉaj ĉar ili malfacile komprenis kial ni severe malpermesis la banadon. Ni rapide elektis alian lokon pli akcepteman por daŭrigi najn feriojn!

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire