dimanche 4 mars 2012

Bredado de kaprinoj

      Ni forlasis nian vilaĝon Colleville jaŭde vespere anstataŭ vendrede matene ĉar ni estis pretaj pli frue ol antaŭvidite. Tiamaniere ni faris kvar etapojn mallongajn anstataŭ tri pli longajn.
      Vendrede posttagmeze ni haltis en eta vilaĝo. Iu familio kiu bredas kaprojn permesas al posedantoj de loĝaŭto tranokti sur aparta loko tiucele aranĝita.


   
      Kiam eblas ni tre ŝatas halti en tiaj lokoj ĉar preskaŭ ĉiam la proprietuloj kiuj bonvenigas la vojaĝantojn estas simpatiaj kaj ŝatas prezenti sian laboron. Tiu vespere oni proponis al ni rigardi la melkadon de la kaprinoj. Sur la supra foto videblas la kaprinoj jam melkitaj. Ili estas tre tranvilaj en la granda ŝirmejo kie ili ĉiam restadas, tage kaj nokte.






     Unu post la alia ĉiu kaprino eniras sur tiun grandan rondan plankon kiu turnas malrapide. Iu bredisto fiksas du laktosuĉilojn sur la mamoj de ĉiu besto. Kiam mamo estas elĉerpita aŭtomate la suĉiloj falas surplanke kaj fine de la rondiro de la planko, la libera kaprino povas foriri.
     Tiun sistemon ni neniam vidis. Ni estis surprizitaj ĉar la kaprinoj bone sciis kiel eniri kaj foriri senhezite. La bredisto klarigis al ni ke la kaprinoj estas edukitaj ekde la junaĝo. Dekomence la edukado estas iom malfacila sed, kiam la bestoj komprenis la manieron neniam ili ĝin forgesos.


     Erare tiu kaprido sekvis la kaprinojn ĝis la turniĝanta planko. Bredistino kaptis ĝin kaj lasis ĝin aparte.
     Per la lakto la bredista familio faras fromaĝojn. Ni aĉetis du fromaĝojn post la vizito. Ni jam finis manĝi la unuan ĉar ĝi estis tre (tro!) bongusta!

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire