mardi 7 février 2012

Akcidenton

     Vendredon, la 3an de februaro, la vetero estis tre bela kvankam tre malvarma.
     Ni estis iom lacaj post la promenadoj faritaj la antaŭajn tagojn, do ni elektis promenadi nur en la belega vilaĝo Bonneval-sur-Arc. Pro la granda neĝtavolo kiu kutime amasiĝas tie, mi celis fari fotojn en tiu tre tipa montara vilaĝo.
     Tiu ĉi vilaĝo estas oficiale agnostika kiel unu el la plej belaj vilaĝoj en Francio. Vintre la loĝantoj de la valo Maurienne (Morjeno) nomas ĝin "la fino del' mondo" ĉar, pro tre granda kvanto da neĝo, la montopasejo kiu somere kuniĝas ĝin kun la najbara valo estas fermita.
  

 

     Ĉiutage senpagajn aŭtobusojn proponas la sindikato de la altamorjenaj vilaĝoj por vojaĝi de la unua ĝis la lasta vilaĝo.
     Ni do enbusiĝis en Lanslevillard komence de la posttagmezo por iri al Bonneval-sur-Arc. Restis nur du aŭ tri kilometroj antaŭ la vojaĝfino kiam mi sentis malvarmon sur miaj kruroj kie kuŝis mia malgranda dorsosako. Mi levis ĝin kaj vidis mian malsekan pantalonon. Mi tuj komprenis kio okazis!

    
  En la sako kuŝis botelo da akvo kaj ... mia fotilo!!! Mi malfermis la dorsosakon kaj elprenis la fotilon kiu maloportune banis sin, ne en kelkaj gutoj, sed en almenaŭ duonlitro da akvo!!!
      Imagu la situacion kiam ni elbusiĝis! Pro la malseka pantalono la malalta temperaturo malvarmigis miajn femurojn kaj mia fotilo kompreneble ne funkciis. El ĝi gutoj fluetis unu post la alia. Kion fari?
      Post mallonga promenado en la vilaĝo ni atendis la unuan buson por frue reveni al Lanslevillard.

     
     Malgraŭ miaj zorgoj mia fotilo volas nenion scii, li ne funkcias!
     La fotoj kiuj akompanas tiun rakonton mi faris la pasintan vintron kaj la venontaj raportoj pri nia vivo en Morjeno estos sammaniere ilustritaj. Disponeblas sufiĉe granda fotaro pri la regiono, vintre kaj somere.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire