vendredi 27 janvier 2012

Veturiltelfero


      Niaj junaj familianoj ŝatas skii. Precipe niaj du filoj kaj la du nepoj. Nia bofilino kaj la nepino estas malpli entuziasmaj, ĉefe kiam la vetero ne tre belas aŭ kiam tro severe frostas!
     Sed tio kio plaĉas al ĉiuj estas ke veturiltelfero staras nur ĉirkaŭ 300 metrojn for de la apartamento.


      Ĝi estas moderna, rapida kaj ĉiu kajuto povas veturi 10 personojn.


      Ĉar estas tre malkomforte paŝi kun skiŝuoj, ili feliĉas, ke la irado ne tro longas. Des pli feliĉaj ili estas , ke ili malsupreniras la deklivon!
     Post la skiado ili ĉiuj pli malpli grumblas kiam temas pri la reveno. Tiam la skiŝuoj ege pesas, la skioj ĝenas la iradon, la gamboj estas tre lacaj kaj tiu deklivo bedaŭrinde aspektas multe pli longa kaj kruta ol antaŭe!
      Nenio estas perfekta!!!

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire