mardi 31 janvier 2012

     Pasintan vendredon neĝis preskaŭ la tutan tagon kaj ankoraŭ dum la sekvanta nokto. Ne dense sed sufiĉe por kovri ĉiujn lokojn elneĝigitajn.

                                                                                       Pado de la Eta Feliĉo

     Sabaton kiam mi ellitiĝis, el mia fenestro mi vidis ĉiujn tegmentojn kaj la straton tute blankaj. Pro malaltaj grizaj nuboj, ne videblis la montaro. Dum la mateno denove neĝis sed ne tre multe.

                                                                                         Pado de Saracenoj

     Posttagmeze ni promenadis sur padoj kiuj proksimas la vilaĝon. De nia loĝejo bezonas malpli ol 10 minutoj por atingi la unuan padon kies ĉarma nomo estas "pado de la Eta Feliĉo". Ĝi ekkomencas en la vilaĝo mem.
                 
      Suprenirante flanke de la monto per tiu agrabla vojeto, ni alvenis al alia pado, la revenvojo "pado de Saracenoj". Tiu ĉi vojo serpentumas tra la arbaro kiu superstaras Lanslevillard.






     Post la freŝdata neĝfalado, la nigraj piceoj aparte plibeliĝis kun ilaj branĉoj pese ornamitaj de blanka tavolo!
                                                                                        Pado de Saracenoj

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire