vendredi 20 janvier 2012

La Granda Odiseado






 
  La Granda Odiseado estas internacia kurkonkurso por sledhundoj. Ekde la jaro 2005, 20 ĝis 25 "mushers" inter la plej mondfamaj kuniĝas en Alpoj en januaro ("musher" estas tiu, kiu gvidas la 8 aŭ 10 hundojn). 400 kilometrojn longa, la kurkonkurso konsistas el 8 etapoj. La 5 lastaj ĉiujare okazas en nia valo "Haute Maurienne" (Alta Morjeno).

    En la najbara vilaĝo Bessans (Besan'), antaŭ tri tagoj, la spektaklo estis impresa. Ĉiuj jungitaroj startis samtempe sur la sama linio por longa kurado, eble 80 kmjn.
    Pro tro granda homamaso proksime de la startlinio, ni staris iom pli malproksime. Tie mi pli facile povis foti la kurkonkursantojn jam disigitaj unuj de la aliaj.
    Unuafoje ni spektis tian neordinaran okazaĵon. Ni estis despli feliĉaj ke la suno en tute pura ĉielo kuraĝigis kaj la hundojn, kaj la spektantojn!


 
  Anekdoton mi povas rakonti. Pro tro da homoj dezirantaj vidi tiun allogan manifestacion, la senpaga buso estis plenplena. Pro manko da loko, multaj personoj restis surloke atendante la sekvantan buson.
Ni, aventuremaj homoj, ni petveturis! Unue sensukcese sed, post dudekminuta atendado aŭto haltis. Tri junaj kaj simpatiaj loĝantoj de alia najbara vilaĝo afable veturigis nin ĝis Bessans.
    Por reveni al Lanslevillard, ni denove petveturis kaj neatendite, la samaj ege simpatiaj gejunuloj enveturigis nin!

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire