vendredi 13 janvier 2012

La Dent Parrachée

      
      El nia apartamento ni ĝuas belegan vidindaĵon pri la vilaĝo kaj la montaro kiu ĉirkaŭas ĝin.
      La monto kiu superas ĉion nomiĝas "Dent Parrachée" (Dento Paraŝe).  3697 metroj alta, tiu "dento"ĉiam logas la rigardojn! Kiam oni promenadas en tiu valo, el iu ajn loko kie oni estas, la rigardo nevole serĉas la "Dent Parrachée".
      Ĉiumatene, tuj post mia ellitiĝo, disŝovi la kurtenon estas mia unua gesto por kontroli ĉu ĝi videblas aŭ ne. En tiu sezono Suno aperas iom malfrue. Pro tio mi ĝuas belan spektaklon kiam la pinto de la monto iom post iom estas lumigata de la unuaj sunradio.


   
         Malofte Suno kaj Luno rendevuas kiel vidate sur la foto.
         Sed foje tute ne videblas la Dento pro amasiĝo de malaltaj nuboj kiuj nokte invadis la valon kaj la pintojn. Tiam ni atendas kun espero la revenon de "nia" kara monto!

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire