lundi 13 mars 2017

La nova biblioteko (3)


       En la nova biblioteko la vizitantoj kiuj deziras povas trinki kafon, teon, bieron ... eĉ povas elekti lunĉon. La loko estas agrabla pro la lumo kiu alvenas el ambaŭ flankoj.


     
       Koncerne la manieron pruntepreni dokumentojn, la sistemo estas tute moderna kaj simpla. Ĉiu mem registras siajn dokumentojn danke al tiu aparato.
     Sufiĉas prezenti sian bibliotekan karton kaj poste la dokumentojn sub la blua lumo ... la dokumentoj tuj estas registritaj. 
 

       
     Redoni la dokumentojn poste estas same simpla. Sur sama aparato sufiĉas meti unu post la alian la dokumentojn sub ruĝa lumo (anstataŭ blua), ili iras sur rultapiŝo ...


     
      ... kaj fine alvenas je la suba etaĝo kie ili estas atendataj de pluraj personoj ....



     ... kiuj klasas la diversajn dokumentojn en grandaj korboj laŭ la fako el kiuj ili devenas por finfine reveni en la unuan etaĝon kaj iĝi denove pruntepreneblaj.
        La nova biblioteko de Caen ege plaĉas al mi !!!





lundi 6 mars 2017

Nova biblioteko de Caen (2)

        Ni kune daŭrigas la viziton de la nova biblioteko de Caen :




    
      Kvankam multaj vizitantoj promenadis tra la tuta etaĝo, la homa bruo estis tre mallaŭta. Ĝi ne ĝenis la personojn kiuj laboris. Kredeble, multaj el tiuj vizitantoj estis tie por malkovri la novajn lokojn, ne por pruntepreni dokumentojn.





        Surprizis min tiu aloga ruĝa meblo. Ĉu por sidiĝi? Mi ne provis. Ĉu nur por aldoni koloron en tiu ĉefe blanka medio?






      Por prezenti la librojn troviĝas klasikaj mebloj kun bretoj. Ili estas ekipitaj de malgrandaj radoj kiuj facile kaj rapide permesos laŭvole ŝanĝi la aranĝon okaze de apartaj okazaĵoj. 






      Kiel en amfiteatro larĝaj ŝtupoj superas la alon kie troviĝas la romanoj kaj bildrakontoj. Tri personoj trovis kusenojn por pli komforte sidi sur la lignaj ŝtupoj. Por legi aŭ tutsimple kviete pripensi.





     
      Lastan foton mi faris de tiu tre agrabla loko. Mia edzino rimarkigis min ke estas malfacile rigardi la titilojn de la libroj kiuj kuŝas sur la plej malaltaj bretoj de la mebloj. Ŝi pravas! 







dimanche 5 mars 2017

Nova biblioteko de Caen

                                            Unu el la tri aloj de la nova biblioteko

      Antaŭ kelkaj monatoj, en septembro verŝajne, ni vizitis la ontan novan biblotekon de Caen. Mi raportis pri tiu vizito kaj aldonis fotojn de la ĉambroj kiuj tiutempe estis malplenaj.

                         Granda esplanado antaŭ la enirejo, malpermesitaj al aŭtoj

      Post tiu vizito la internaj laboroj finiĝis kaj ĉiuj dokumentoj, libroj, gazetoj, DVD-oj, KD-oj... kaj arkivoj alvenis, unue en la subterajn rezervojn, kaj iom post iom sur la bretojn, en la tirkestojn kaj  diversajn ujojn por prezenti ilin.


                                              Kiom grandaj estas la vitroj !

      Pro misfaro de la grundo en la granda enirejo kaj akceptejo, la unue antaŭviditan daton de la inaŭguro oni prokrastis. Pro tio ni ne estis en Caen kiam la definitiva dato de tiu inaŭguro estis fiksita, la 14an de januaro 2017.


     Bedaŭrinde, ni foriris al la montaro la 13an! Reveninte post niaj montaraj ferioj, ni rapide deziris vidi la novan bibliotekon kiu tiel plaĉis al ni kiam ĝi estis malplena.


                                La ŝrankoj en la enirejo-akceptejo ne ankoraŭ pleniĝis

        Nia dua vizito konfirmis la unuan senton. Tiu loko vere vere plaĉas al ni! Ekde la eniro la etoso de la granda enirejo-akceptejo estas tre agrabla, kvankam videblas, ke ĉio ne ankoraŭ trovis sian lokon.

 
                             Tuj alveninte per la rulŝtuparo la vizitantoj ŝajnas hezitemaj

       Per rulŝtuparo oni atingas la unuan etaĝon (la duan por la Japanoj). Tio kio tuj estas rimarkinda estas la lumeco de la loko. La ambaŭflankaj grandaj vitroj permesas tian mirindan lumecon.



          Por pli bone vidi la tuton de tiu etaĝo mi uzis la rulŝtuparon al la dua etaĝo (aŭ la tria por japanaj geamikoj). El tiu pozicio rimarkeblas la vidaĵo sur la ekstero kaj la granda spaco por facile iri tien kaj reen. Ankaŭ mi pli facile direktiĝis poste al la diversaj fakoj.



 
      Ankoraŭ el la sama rulŝtuparo, jen la ekstera vidaĵo sur la granda esplanado kun la tute freŝaj plantitaj arboj.
 
     Ni daŭrigos la viziton la venontan fojon ...




mardi 21 février 2017

Lastaj tagoj en Alpoj





      
     La lastan semajnon de nia restado en Lanslevillard, post tri tro belaj semajnoj kun tro relative varmaj temperaturoj, finfine neĝis.





    
      La kampoj kiuj aspektis same kiel printempaj kampoj aperis iom pli vintreskaj ekde la unua neĝfalo.
 


       Sed post la unua tago, la tro humida neĝo rapide malaperis. Tamen la ĉielo restis tute griza promesante novan neĝfalon.






      Kaj efektive denove neĝis, pli longe kaj precipe pli dense ol la unuan fojon.






          La morgaŭan tagon ni promenadis sub ĉielo denove blua en tiu tipe montara pejzaĝo tute blanka.












             Ĉiujn fotojn prezentitajn (krom la duan) mi faris tiun tagon.





                                              La lago de Monto Ceniso (2080m)

      Tiam alvenis la momento reveni al nia Normandio post kvar tre agrablaj semajnoj. Bonŝance ni denove restados tie dum la venonta somero.



mardi 31 janvier 2017

Fotoj el la montaro Alpoj

       
     El la montaro Alpoj kie mi nuntempe feriadas, mi sendas miajn plej amikajn salutojn.



       Tie, en la vilaĝo kie mi posedas etan apartamenton, mi ne havas internet konekton. 



       Por legi miajn retmesaĝojn, respondi aŭ skribi sur tiu ĉi blogo, mi ne havas multe da tempo.


 
      Ĉar tion mi faras en biblioteko de iu najbara vilaĝo, kiu estas publika loko je la dispono de ĉiuj feriantoj kiuj havas samajn problemojn.



     Pro tio mi ne povas detale skribi pri la diversaj karakterizaĵoj de la tiea tre interesa medio.



              Vi nur vidos hodiaŭ kelkajn fotojn. Bonvolu pardoni al mi.


                                             










vendredi 6 janvier 2017

Lasta promenado tra la lumigita urbo

     Antaŭ ol ili tre baldaŭ malaperos el nia vido, mia edzino kaj mi ankoraŭfoje iom promenadis en Caen por ĝui la finjarajn iluminaĵojn. Grada rado staras antaŭ la urbodomo.


     La granda preĝejo "Saint-Etienne" estas lumigita la tutan jaron, ne nur por la jarfinaj festoj.
     

      Okaze de tiuj festoj, la urbodomo male estas lumigita pli ol kutime. Precipe la lumkoloroj ŝanĝiĝas, (se oni havas la kuraĝon attendi la ŝanĝon!) irante de la ruĝaj al la bluaj, al la verdaj kaj flavaj.


      Sed la malvarma vento kiu blovis tiun ĉi vesperon ne permesis al ni tro longe restadi surloke por atendi la ŝanĝon. Brrr!!!
 

      Tre proksime de la urbodomo troviĝas la eble plej bela placo el la urbo. Ĝi bonŝance ne estis grave detruita dum la dua mondmilito do ĝi konservis sian stilan klasikan unuecon.


   Alia flanko de la sama placo kiam la lumoj flaviĝis. Meze de la foto videblas la pordego de malnova preĝejo, ne plu uzata por diservo.
     

     Jen pli proksima vidaĵo de la preĝejenirejo sub blanka lumo. Bedaŭrinde la fotojn faritajn interne mi komplete fuŝis!


        Necesas ĉiam levi la okulojn por admiri la belan klasikan stilon de la burĝaj domoj kiuj ĉirkaŭas la tutan placon "Saint Sauveur" (sankta Savinto)


          Reiro hejmen trans la lumigitaj stratoj de la urba centro. Varman tisanon revigligis nin post tia promenado!

mardi 3 janvier 2017

Malapero de mia blogo kaj bondeziroj

     Dum pluraj tagoj mi tute ne kapablis atingi mian blogon! Mi multfoje provis, uzante sensukcese la saman manieron kiel kutime. Certe mi ne estas spertulo pri tiuj komputilaj aferoj sed tamen!!! Kial neniu kapablas klarigi kial iun tagon la metodo uzita monatojn post monatoj, jarojn post jaroj ne plu funkcias? Des pli ke hodiaŭ, post pluraj sensukcesaj provoj, subite, senaverte, senpardonpete, la aĉa ilo denove konsentas redoni la malaperintan blogon!!! 
    


La urbodomo de Caen

     Hodiaŭ do mi povas sendi al la legantoj miajn bondezirojn okaze de la Nova Jaro. Mi deziras al ĉiuj sanon, feliĉon, pacon kaj esperon. Pli gaĵajn novaĵojn ol tiuj de la ĵus pasinta jaro ni deziras al la tuta mondo.